Montaraj herbejoj kaj arbustaroj

Montaraj herbejoj kaj arbustaroj
biomo, WWF biome [+]
Vikimedia Komunejo:  Montane grasslands and shrublands [+]
vdr
Biomoj
Tersupraĵaj biomoj
Tundro
Tajgo
Montaraj herbejoj kaj arbustaroj
Mezvarmaj koniferarbaroj
Tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj
Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
Dezertoj kaj kserofitaroj
Inunditaj herbejoj kaj savanoj
Ĉeriveraj areoj
Malsekejo
Akvaj biomoj
Lageto
Marbordo
Mangrovo
Algarbaroj
Koralrifoj
Neritika zono
Kontinenta plataĵo
Pelaga zono
Benta zono
Varmaj fontoj
Malvarmaj submarfontoj
Aliaj biomoj
Enroka biomo
Ĉi tiu kesto: vidi  diskuti  redakti
Humida paramo, naturrezervejo Cayambe Coca, Napo, Ekvadoro.
Situo de la montaraj herbejoj kaj arbustaroj en la mondo.

La montaraj herbejoj kaj arbustaroj estas biomo difinita fare de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La biomo ampleksas herbejojn kaj arbustarojn de alta altitudo tra la mondo.

La montaraj herbejoj kaj arbustaroj situantaj super la arbolimo kutime estas konataj kiel altamontaraj tundroj, kaj troviĝas en montaraj regionoj tra la mondo. Kriplaj sub-altamontaraj arbaroj estas konataj kiel kriplarbaroj, kaj troviĝas ĵus sub la arbolimo, kie malmildaj, ventaj cirkonstancoj kaj malriĉaj grundoj kreas nanajn kaj tordigitajn arbarojn de malrapide kreskantaj arboj.

La montaraj herbejoj kaj arbustaroj, precipe en subtropikaj kaj tropikaj regionoj, ofte disvolviĝis kiel virtualaj insuloj, disigitaj de aliaj montaraj regionoj per pli varmaj, malpli altaj regionoj, kaj multfoje gastigas multajn diferencajn endemiajn plantojn kiuj disvolviĝis reagante sur malvarma, humida klimato kaj abunda sunlumo. Karakterizaj plantoj de tiuj vivmedioj prezentas adaptiĝojn kiel rozetajn strukturojn, vaksajn supraĵojn, kaj foliojn kun multaj triĥomoj (plantharoj).

Unika karakterizo de multaj humidaj tropikaj montaraj regionoj estas la ĉeesto de gigant-rozetaj plantoj por varieco de plantofamiloj, kiel lobelio (Lobelia) (afrotropiso), Puya (neotropiso), Cyathea (Novgvineo), kaj Argyroxiphium (Havajo).

La plej vastaj montaraj herbejoj kaj arbustaroj konstituas la neotropisajn paramojn de la Andoj. Tiu ĉi tipo de biomo ankaŭ troviĝas en la montaroj de orienta kaj sudorienta Afriko, Monto Kinabalu en Borneo, la plej altaj altitudoj de Okcidentaj Ghatoj en suda Hindujo kaj en la Centraj Altaĵaroj de Novgvineo.

Kie la cirkonstancoj estas pli sekaj, oni trovas montarajn herbejojn, savanojn, kaj duonarbarojn, kiel Etiopajn Altaĵojn, kaj montarajn stepojn, kiel la stepojn de Tibeta Altebenaĵo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search